miércoles, 20 de diciembre de 2017

Poemoj I

I

Maltempe kaj aerumite
Elvokas fremdan mondon.
En iliaj okuloj,
Malplenaj vojoj:
Homoj, kiuj evitas
Reveni tra saman straton,
Trankvilaj sed senkonsolaj.


II

Kiel vivo
kiel tero estas vorita de maro
apoginte en akvojn
en fajnan rubon, sen esenco.
En fajnan sablon, sia estinto dekonstruatas,
forgesiĝas,
nun nur neprovoka ombro.
Neniam majesta, ĉiam ŝlimo.

Flustras al fremdula palto
ĉi-somere,
pri pli malvarma vintro
kaj estinta
sonĝo.
Vivo.


III

El amkoloroj, strekojn de vi ekfaris mi,
jen korruĝa jen lipruĝeta.
El amkoloroj, portreton de vi rigardis mi,
jen amante jen amegante.
El amkoloroj, de vi ĉi-tage nur koloroj,
de vi lasite nur mia koro:
kora amaĵujo de vi,
kaj batante kaj volante.
El amkoloroj mi pentris tiun
kiu mankas al mi,
kaj hodiaŭ kaj eterne.

lunes, 5 de diciembre de 2016

La Forestigo - parto 2

Pluvas iomete. Sur la malseka trotuaro, gutoj spegulas la lumon de la leviĝanta suno, la helaj formoj transformas en aliajn, senhalte. Kvankam jam mi kovris min sub balkono de iu domo, mi ankoraŭ iris nenien. Mi ne povus pensi en kiel komenci la foriron - ien? Sed mi ne malesperas, malgraŭ ke mi ne parolas kian ajn lingvon, kiu ili parolas ĉi tie. Bone, diri "pano", "akvo", "dankon" kaj malmulte plu ne sufiĉus por helpi min. Kie estas ĉiuj homoj, kiuj ni vidis antaŭ tri aŭ kvar horoj? Malaperis?

Ĉion mi devus diri... ĉi tiu strato estas tre malbela. Mi ne memoras se la resto de la centro ankaŭ estas tiel, sed probable ne. Eble se mi irus tien, iu ankoraŭ postrestas, tra la frua mateno. Maldekstren? Dekstren? Ĉiu direkto samas laŭ mi kaj ne estus lerta iradi ajn ien sen fiksa fino.

 — Bonan matenon.

La frazo surprizas min, mi turnas rapide kaj eble iomete defensive. Kiu scias, ke mi parolis ĉi tiun lingvon? Malalta kaj korpulenta homo, kalva, kun okulvitroj, kiu havis aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, iel aperis malantaŭ mi. Lia rideto, amika, honesta, malkovras ian misteran kvaliton. Liaj okuloj, sidinte trans maro de travivaĵoj, rigardas min trankvile. Mi decidas respondi same, kaj li kontinuas:

 — Vi ne loĝas ĉi tie, ĉu ne?
 — Ne, mi alvenis nur antaŭe tri aŭ kvar tagoj...— mi procedas rakonti mian historieton.

Ridetante, li invitas min, ke ni iros trinki kafon. Sen alia afero por fari, kaj neniu kialo por dubi lian intecon, mi akceptas. Dumtempe, mi adas rakontante, sed evitas bonege klarigi la nokton kaj precize kial mi finvenas ĉi tien, preskaŭ kiel senkaŭza elekto. Post fini, li trankvile murmuras ion kiel "komprenite, bone...".

Tiam, li parolas iomete pri si. Lia nomo estas Heŭslujo, kaj li ne ĉiam loĝis ĉi tie, sed jam antaŭ dudek jaroj li venis. Ĉar lia paŭza parolado estas mallonga, mi demandas plu pri lia vivo, kaj lia laboro.

 — Mi studis filozofion en la universitato, kaj post iuj jaroj ankaŭ historion...

Li adas kaj eble rakontas sian vivon. Evidente, iafoje mi povas vidi kiel li preterlasas detalojn de kelkaj partoj de la vivadoj. Tamen, mi ne pensas plu pri tio. Ni eniras en la kafejon. De flaveta lumo, nur kvar aŭ kvin homoj interne, trinkante kafojn po unu. Unu legas la ĵurnalo, sed la aliaj nur sidas tie, sen rideto, kun nigra kafo en taso kiel bonaĵo por solvi ĉian problemon. Oni povas aŭdi, malantaŭ la muro, ian kanton neidentigeblan.

Kaj ŝtorme fiere, kaj tre malfeliĉe
Tial ni forigis malbonojn al li...

Heŭslujo ne ŝajnas surprizata. Mi rigardas lin, atendante komenton pri la kanto. Li vidas min kaj ridetas.

 — La domon apud ĉi tiu kafejo nur konas, iomete, la homoj kiuj loĝas ĉi tie. Ili estas iom speciala familio, kiu iam decidis legi libron de estinteca kulturo aŭ... mi ne scias ĝuste... bone, ili ekkreis ĉi tiun sekton kaj–
 — Tio NE estas sekto!— homo antaŭ la pordo krias. Mi sentas min strange dum Heŭslujo engaĝas en diskuto kun tiu homo.

El arda lumego, venu, sagaceco,
Fuĝu, malforteco por bonigi lin...

Kiuj estas tiuj kantistoj tra la muro? Liaj vortoj eldiras malklarajn aferojn pri io, kiun mi neniom komprenas. Stranga urbo. Aŭ stranga loko.

Heŭslujo, trankvile, ridetas. Ŝajnas ke ilia diskuto jam kvietiĝis. Tamen, la kelnero apud ni komencas rigardi nin malfide. La rideto de mia nova amiko kaŝas lian scion, kaj trankvile ni provas eliri sen plu da prokrastemo. Mi ne komprenas tute, sed estas tre facila vidi kiel la situacio ne estas normala.

 — Kien ja vi iras?— ies maljuna voko tranĉas en la aeron.

Nia sango frostiĝas. Ni ankoraŭ estas en la kafejo, apud la pordo. Heŭslujo ne ridetas plu, li rekonis la voĉon. Neniu en la kafejo parolas, ĉiu nin rigardas, kiel se nun ili nin vidas unuafoje. Ĉiu homo eble scias kio okazas, sed mi nur time atendas.

jueves, 25 de agosto de 2016

La Forestigo - parto 1

Lumigi ion faras strangajn aferojn pro la vidanto. Tamen, ofte tio ne bezone bonigas kion oni vidas, nur ŝanĝonte kiajn aspektojn vere estus videblaj. La urbo dormantis, malluma, sed ankoraŭ multaj uloj iradis tra la stratoj de la centro. Ĉeesti apud la domoj de estinta tempo estas stranga. Eĉ pli stranga en loko, kie jam multe da hejmeco (eble) en konstruaĵoj nun ekzistas kiel estinteca fortiko de penadoj.
Multaj homoj serĉas, kaj en siaj familioj kaj en siaj kulturoj, la eblajn uniojn kun tiuj iam forgesitaj memoroj. Ili malofte sukcesus, sed la nescianta kredo en aparteni al regiona historio iel ĉiaokaze dominas vivojn de iuj. Fakte, kiam Jaĉjo vidis la ridindan preciozecon de la loĝantoj, la impreso de malsprita kaj kredema identeco ŝokis lin tiom, ke li preskaŭ perdis sian trankvilecon. Poveble, lia rigardado, kiel se li rigardus la urbon el fore - disiĝinte je la popolo, ankaŭ ŝajnus ete pedanta. Kiel ajn, Jaĉjo neniam kondutus tiel, eĉ malpli ĉi tie, kie lia intereso estis eble mallonge integriĝi por koni la regionon pli plene.

Jaĉjo venis ĉi tien nur antaŭ du tagoj, kaj lia unua fojo en la urbo certe estis mallonga restado. Nur ĉirkaŭ naŭ tagoj: iuj pensas ke oni ne povas koni sufiĉe sen loĝi iomete en la urbo. Ĉu vere? Eble ne, sed ne gravas tro multe. Ajn iel, li vidis la urbon kun ĉiaj malsamaj lumoj dum tagoj, kaj nun nokte ĝi ne ŝajnas la saman lokon. Eĉ uloj malsamas, je nova kreado kiu foriras malrapide antaŭ la mateno.
Malgraŭ tio, Jaĉjo ne ŝatis tiom la noktan vivon; fakte, li volante irus hejmen post rigardi la bierejojn kaj poveble paroli mallonge kun iu el la aliaj personoj. Li ĝenerale preferus ekkoni lokojn per sociaj interakcioj minimume parte, partoprenante en paroladoj kun iuj pri iliaj zorgoj, pensaĵoj kaj kulturaj ideoj ol per nur vidi la aferojn sen postiri neniom plu krom rigardi la turistajn atrakciojn.

 — Vere estas nekredebla afero, ke ekde nia malfrua alveno en la urban centron, ankoraŭ estas malferma tiom da bierejoj, koktelejoj, -bone!- trinkejoj!— Ruparto diris, rigardante la multajn lokojn, plenajn je ebriaj uloj.
 — Male, ĉu ne? En somero, ĉu ne ĉiuj eliras por trinki kaj babili kun amikoj?— Jaĉjo neambicie komentis.

Kvankam Ruparto ne respondis; anstataŭe, li daŭrigis la iron inter la (drink)ularojn. Ruparto estis lia amiko ekde antaŭ unu aŭ du jaroj, kaj li al Jaĉjo diris ke, tial ke li ĉiam loĝis tie kaj povus montri la urbon, li vizitus. Ekde tiam, Jaĉjo pensus ke la travivaĵo mankas je netrinkindaj agadoj. Dum la tagoj, li konis multajn amikojn de Ruparto, kaj paroladis kun ili, sed post neniam veki frue, perdinte matenojn, li komencis pensi pri aliaj eblaj opcioj. Ironie, Ruparto tiam gvidantis Jaĉjon en unu el la trinkejoj. Eniĝinte jam ambaŭ odoris egan alkoholan fetoron, la lumoj interne brilas malmulte kaj kelkaj intermite.

Ruparto rapide aĉetis du trinkaĵojn, al ili po unu. Ili sidis apud la baron, kaj Ruparto tuj komencis trinki. Jaĉjo ankaŭ trinkis, nevolonte, kvankam post iuj horoj, Ruparto jam trinkis pli multe ol li. Kaj li nun rigardis Jaĉjon rekte, en liajn okulojn. Jaĉjo povis vidi lian ebriecon klare, kaj li movis sian brakon for la trinkaĵon,

 — Vi devus aŭskulti al la aliaj homoj plu.
 — Kio?— Jaĉjo maltrankviliĝis, la rigardo de Ruparto, neamika, fora kaj nerekonebla kreskis en intenso.
 — Neniam vi min fidis dum la tuta semajno. Neniam!
 — Ja r-reale mi fidis vin!— balbutis Jaĉjo, zorgante.
 — Kiam vi estas kun mi, tute ne kondutu tiel... ĉu vi kompren-? ĉu vi aŭskultas?!

Tuj unuafoje, Jaĉjo ne vidis en li la saman, amikan personon. Liaj okuloj, duone fermite, rigardis Jaĉjon fikse kaj atakeme. Ruparto tiam frakasis sian glason per ĵeto kontraŭ plankon, li ekstaris kaj provis bati lin, sensukcese. Jaĉjo plimalpli provis trakti la situacion, sed la menso de la alia jam nebuliĝis per iam subpreminta antipatio.

Jaĉjo plumpe saltis por ekstari kaj evitis alian provon de bato, kurante al la elirejo nefokuse, perdante sin en unu de la mallumaj stratoj, sen ĉesi kuradi...
Malfrue li konscius, ke la stratoj ne estis rekoneblaj, kaj tute, ne tiom da homoj ankoraŭ marŝadas en la urbo. Li haltis iom post iom kaj fine sidis sole sur benkon, timinte. Liaj aferoj estis lasi for en trinkejo, kaj eĉ se li volus irpreni, li tute ne sciis kiel aliri. Certe, li nun ne sciis kien iri, en lando kie preskaŭ neniu parolis la lingvon, kiu li parolis. Lia horloĝo brilis kun malmulte da lumo iuj horoj antaŭ la tagiĝo.