jueves, 25 de agosto de 2016

La Forestigo - parto 1

Lumigi ion faras strangajn aferojn pro la vidanto. Tamen, ofte tio ne bezone bonigas kion oni vidas, nur ŝanĝonte kiajn aspektojn vere estus videblaj. La urbo dormantis, malluma, sed ankoraŭ multaj uloj iradis tra la stratoj de la centro. Ĉeesti apud la domoj de estinta tempo estas stranga. Eĉ pli stranga en loko, kie jam multe da hejmeco (eble) en konstruaĵoj nun ekzistas kiel estinteca fortiko de penadoj.
Multaj homoj serĉas, kaj en siaj familioj kaj en siaj kulturoj, la eblajn uniojn kun tiuj iam forgesitaj memoroj. Ili malofte sukcesus, sed la nescianta kredo en aparteni al regiona historio iel ĉiaokaze dominas vivojn de iuj. Fakte, kiam Jaĉjo vidis la ridindan preciozecon de la loĝantoj, la impreso de malsprita kaj kredema identeco ŝokis lin tiom, ke li preskaŭ perdis sian trankvilecon. Poveble, lia rigardado, kiel se li rigardus la urbon el fore - disiĝinte je la popolo, ankaŭ ŝajnus ete pedanta. Kiel ajn, Jaĉjo neniam kondutus tiel, eĉ malpli ĉi tie, kie lia intereso estis eble mallonge integriĝi por koni la regionon pli plene.

Jaĉjo venis ĉi tien nur antaŭ du tagoj, kaj lia unua fojo en la urbo certe estis mallonga restado. Nur ĉirkaŭ naŭ tagoj: iuj pensas ke oni ne povas koni sufiĉe sen loĝi iomete en la urbo. Ĉu vere? Eble ne, sed ne gravas tro multe. Ajn iel, li vidis la urbon kun ĉiaj malsamaj lumoj dum tagoj, kaj nun nokte ĝi ne ŝajnas la saman lokon. Eĉ uloj malsamas, je nova kreado kiu foriras malrapide antaŭ la mateno.
Malgraŭ tio, Jaĉjo ne ŝatis tiom la noktan vivon; fakte, li volante irus hejmen post rigardi la bierejojn kaj poveble paroli mallonge kun iu el la aliaj personoj. Li ĝenerale preferus ekkoni lokojn per sociaj interakcioj minimume parte, partoprenante en paroladoj kun iuj pri iliaj zorgoj, pensaĵoj kaj kulturaj ideoj ol per nur vidi la aferojn sen postiri neniom plu krom rigardi la turistajn atrakciojn.

 — Vere estas nekredebla afero, ke ekde nia malfrua alveno en la urban centron, ankoraŭ estas malferma tiom da bierejoj, koktelejoj, -bone!- trinkejoj!— Ruparto diris, rigardante la multajn lokojn, plenajn je ebriaj uloj.
 — Male, ĉu ne? En somero, ĉu ne ĉiuj eliras por trinki kaj babili kun amikoj?— Jaĉjo neambicie komentis.

Kvankam Ruparto ne respondis; anstataŭe, li daŭrigis la iron inter la (drink)ularojn. Ruparto estis lia amiko ekde antaŭ unu aŭ du jaroj, kaj li al Jaĉjo diris ke, tial ke li ĉiam loĝis tie kaj povus montri la urbon, li vizitus. Ekde tiam, Jaĉjo pensus ke la travivaĵo mankas je netrinkindaj agadoj. Dum la tagoj, li konis multajn amikojn de Ruparto, kaj paroladis kun ili, sed post neniam veki frue, perdinte matenojn, li komencis pensi pri aliaj eblaj opcioj. Ironie, Ruparto tiam gvidantis Jaĉjon en unu el la trinkejoj. Eniĝinte jam ambaŭ odoris egan alkoholan fetoron, la lumoj interne brilas malmulte kaj kelkaj intermite.

Ruparto rapide aĉetis du trinkaĵojn, al ili po unu. Ili sidis apud la baron, kaj Ruparto tuj komencis trinki. Jaĉjo ankaŭ trinkis, nevolonte, kvankam post iuj horoj, Ruparto jam trinkis pli multe ol li. Kaj li nun rigardis Jaĉjon rekte, en liajn okulojn. Jaĉjo povis vidi lian ebriecon klare, kaj li movis sian brakon for la trinkaĵon,

 — Vi devus aŭskulti al la aliaj homoj plu.
 — Kio?— Jaĉjo maltrankviliĝis, la rigardo de Ruparto, neamika, fora kaj nerekonebla kreskis en intenso.
 — Neniam vi min fidis dum la tuta semajno. Neniam!
 — Ja r-reale mi fidis vin!— balbutis Jaĉjo, zorgante.
 — Kiam vi estas kun mi, tute ne kondutu tiel... ĉu vi kompren-? ĉu vi aŭskultas?!

Tuj unuafoje, Jaĉjo ne vidis en li la saman, amikan personon. Liaj okuloj, duone fermite, rigardis Jaĉjon fikse kaj atakeme. Ruparto tiam frakasis sian glason per ĵeto kontraŭ plankon, li ekstaris kaj provis bati lin, sensukcese. Jaĉjo plimalpli provis trakti la situacion, sed la menso de la alia jam nebuliĝis per iam subpreminta antipatio.

Jaĉjo plumpe saltis por ekstari kaj evitis alian provon de bato, kurante al la elirejo nefokuse, perdante sin en unu de la mallumaj stratoj, sen ĉesi kuradi...
Malfrue li konscius, ke la stratoj ne estis rekoneblaj, kaj tute, ne tiom da homoj ankoraŭ marŝadas en la urbo. Li haltis iom post iom kaj fine sidis sole sur benkon, timinte. Liaj aferoj estis lasi for en trinkejo, kaj eĉ se li volus irpreni, li tute ne sciis kiel aliri. Certe, li nun ne sciis kien iri, en lando kie preskaŭ neniu parolis la lingvon, kiu li parolis. Lia horloĝo brilis kun malmulte da lumo iuj horoj antaŭ la tagiĝo.